Nova Kamero, en hispana Camero Nuevo, estas komarko en la sudo de la provinco kaj regiono Rioĥo, (norda Hispanio). Ĝi estas ankaŭ ene de la komarkaro Meza Rioĥo, en la centra triono de la regiono laŭ vertikala divido (orient-okcidente). Al ĝi oni atribuas ankaŭ la loĝlokon de la Provinco Sorio nome Montenegro de Cameros. Akso de la komarko estas la rivero Iregua.
Nova Kamero kun Malnova Kamero formas la komarkaron Kameroj.