Novembra ribelo estis nacia pola ribelo kontraŭ Rusia Imperio. Ĝi komenciĝis la 29-an de novembro 1830 kaj finiĝis la 21-an de oktobro 1831. La ribelo okazis en teritorio de Pola Reĝlando, Litovio, Ĵemajtio kaj Volinio.
Datreveno de la ribelo estas festata kiel Tago de Substandardisto. Post falo de la novembra ribelo imperiestro Nikolao la 1-a diris: Mi ne scias, ĉu estos iam ia Pollando, sed mi certas, ke ne estos jam poloj.
Papo Gregorio la 16-a kondamnis eksplodon de la ribelo kiel kontraŭstaro al "leĝa regopovo de la caro”.