Novo Nordisk | ||
---|---|---|
Novo Nordisk | ||
negoco • entrepreno • publika kompanio • biopharmaceutical company vd | ||
Dum | 1923 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | aktieselskab | |
Fondintoj | Hans Christian Hagedorn • August Krogh • Marie Krogh • August Kongsted vd | |
Sidejo | Bagsværd | |
Lando | Danio | |
Estr(ar)o | Lars Fruergaard Jørgensen • Lars Rebien Sørensen | |
Dungitoj | 64 319 (stato: 31-a de decembro 2023) | |
Agokampo | insulino • glucagon-like peptide-1 agonist • glukagono • kreskiga hormono • seksa steroido | |
ISIN-kodo | DK0060534915 | |
Posedata de | Novo Holdings • Novo Holdings vd | |
filiaj kompanioj | NNIT • Novo Nordisk (United States) • Novo Nordisk (Switzerland) • Novo Nordisk (Germany) • Novo Nordisk s.r.o. • Novo Nordisk (Algeria) vd | |
Posedataj kompanioj | NNIT vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Novo Nordisk (komercita en la Novjorka Borso (NYSE): NOVO B, OMX NVO) estas internacia dana farmacia firmao kun ĉefaj oficejoj en Bagsværd, Danio [1]. La firmao havas fabrikojn en sep landoj, operaciojn en pli ol 75 landoj, vendojn en proksimume 180 landoj, kaj pli ol 50,000 dungitojn tutmonde [2]. Ĝi estas la plej granda listigita firmao en Danio, kaj por 2023 la plej granda produktanto de insulino en la mondo, kaj konsiderata la plej valora kompanio de Eŭropo.
La firmao estas precipe konata pro sia komerco en la kampo de diabetotraktado. La kompanio ofertas diabetajn produktojn, inkluzive de dozaj sistemoj de insulino. Novo Nordisk ankaŭ havas preparojn por sangado kaj kreskhormono-traktado same kiel hormon-preparojn por la traktado de klimakteraj malsanoj.
La emblemo de la firmao, taŭro kun cirkclo inter ĝiaj kornoj, estas prenita de la egipta mitologio.