![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Novogirejevo (apartigilo). |
Novogirejevo | |||||||
ruse Новогиреево | |||||||
![]() | |||||||
metrostacio • subtera stacio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Situo | |||||||
Lando | ![]() | ||||||
Urbo | Moskvo | ||||||
Situo | Novogirejevo (Orienta arondismento) | ||||||
Geografia situo | 55° 45′ 6″ N, 37° 49′ 0″ O (mapo)55.751737.8166Koordinatoj: 55° 45′ 6″ N, 37° 49′ 0″ O (mapo) | ||||||
| |||||||
Kajoj | 1 | ||||||
Historio | |||||||
Malfermo | 30-a de decembro 1979 | ||||||
Arkitektoj |
| ||||||
Administrado kaj utiligado | |||||||
Trafikanto | ![]() | ||||||
Kodo | 079, Нв | ||||||
| |||||||
Novogirejevo (ruse Новогиреево) estas stacio de la Metroo de Moskvo en Kalininsko-Solncevskaja linio, ĝi situas inter stacioj Novokosino kaj Perovo, en orienta parto de Moskvo (distrikto Novogirejevo). Ĝi lokiĝas sub Verda avenuo ĉe ĝia kruciĝo kun Svobodnij avenuo. Ĝia profundo estas 9 metroj. Arkitekturistoj estas R.Pogrebnoj kun helpo de V.Pluĥin. Inĝenieroj-konstruistoj estas T.Ĵarova, A.Jurlov.
La stacio havas unu rektan kajon kaj du trakojn, en ĉiu fino de kajo troviĝas subtera vestiblo kun elirejoj al Verda avenuo.
Dum periodo 1979 - 2012 (ĝis malfermo de stacio Novokosino) "Novogirejevo" estis fina stacio de sia linio.
La stacio estas malfermita por pasaĝeroj ĉiutage dum 5:25 — 1:00.