La novreakcio[1] aŭ malluma klerismo[2] estas kontraŭdemokratia kaj reakcia politika movado, kiu vaste kontraŭas egalecon kaj malakceptas progresemajn vidpunktojn pri historio.[3][4] La movado favoras reiron al pli malnovaj sociaj konstruaĵoj kaj manieroj de regado, inklude subtenon por monarkismon kaj tradiciajn seksajn rolojn, kune kun dekstra libertarianismo aŭ alie konservisma aliro al la ekonomio.[5] Iuj kritikantoj nomis la movadon "novfaŝisma."[4][6]
Artikolo en TechCrunch el 2013 priskribis "novreakciistojn" kiel termino aplikata, fojfoje de ili mem, al neformala "komunumo de blogistoj" kaj politikaj teoriistoj, kiuj aktivis ekde la 2000-aj jaroj.[7] Steve Sailer kaj Hans-Hermann Hoppe estas konsiderataj la "modernaj avangarduloj" de la movado, kaj oni diras, ke novreakciistoj estas influataj ankaŭ de filozofoj kiel Thomas Carlyle kaj Julius Evola.[7]
Oni konsideras la malluman klerismon kiel fruan, influan pensoskolon al la movado alt-right, kiu subtenas la usonan Respublikanan prezidentan kandidaton Donald Trump en la Usona prezidenta elekto de 2016.[8]