Nursultan Ebiŝuli Nazarbajev | |||||
---|---|---|---|---|---|
en septembro 2007
| |||||
Persona informo | |||||
Нұрсұлтан Әбішұлы Назарбаев Нурсултан Абишевич Назарбаев | |||||
Naskiĝo | la 6-an de julio 1940 (do nun 84-jara) en Ushqonyr | ||||
Religio | sunaismo | ||||
Lingvoj | kazaĥa • rusa vd | ||||
Ŝtataneco | Kazaĥio Sovetunio vd | ||||
Partio | Nur Otan | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Gefratoj | Bolat Nazarbayev (en) vd | ||||
Edz(in)o | Sara Nazarbajeva vd | ||||
Infanoj | Dariga Nazarbayeva (en) , Dinara Nazarbayeva (en) , Aliya Nazarbayeva (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
Laborkampo | Politiko vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
1-a Prezidanto de Kazaĥio | |||||
Dum | la 24-a de aprilo 1990 – la 20-a de marto 2019 | ||||
Antaŭulo | la posteno enkondukita | ||||
Sekvanto | Kasimĵomart Tokajev | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Nursultan Ebiŝuli Nazarbajev (kazaĥe en cirila alfabeto Нұрсұлтан Әбішұлы Назарбаев, latinliterigita Nursultan Äbişulı Nazarbaev; en rusa formo Нурсултан Абишевич Назарбаев [Nursultan Abiŝeviĉ Nazarbajev]) estas kazaĥa politikisto naskiĝinta la 6-an de julio 1940 , do nun 84-jara. De la 22-a de junio 1989 ĝis la 28-a de aŭgusto li estis ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Kazaĥa SSR, ekde la 24-a de aprilo 1990 estis prezidanto de la Kazaĥa Soveta Socialisma Respubliko kaj post la disfalo de Sovetunio ekde la 1-a de decembro 1991 ĝis la 19-an de marto 2019 li estis la prezidanto de la sendependiĝinta Respubliko Kazaĥio. Li estas gvidanto de la politika partio Nur Otan. Li eksiĝis la 19-an de marto 2019 kaj sekvan tagon lian postenon okupis la prezidanto de senato Kasimĵomart Tokajev.