O. F. Olden | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | ne konata, fine de la 19-a jarcento |
Morto | ne konata, en la 20-a jarcento, ĉiukaze post 1934 |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Norvegio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto instruisto pacifisto |
O. F. OLDEN estis norvega esperantisto kaj gimnazia rektoro en Stavanger. Konata pacifisto, prezidanto de la Norvega Pacasocio (Norsk Fredsforening, intertempe Norges Fredslag) de 1930, redaktoro de pacifista gazeto. Esperantisto de 1920. Prezidanto de la klubo „La Tagiĝo“ en Stavanger 1922, gvidis en 1923 kurson kaj instruis „per lumbildoj“. Reaktiviĝis 1932, kunaranĝinto de la Cseh-metoda kurso gvidata de la estona esperantisto Henrik Seppik en 1932.