Observatorio de la Montoj Pistoiese | |
Observatorio | |
Oficiala nomo: Osservatorio Astronomico della Montagna Pistoiese | |
Kromnomo: Osservatorio di Pian dei Termini | |
Lando | ![]() |
---|---|
Municipo | San Marcello Pistoiese |
Supermara alteco | 1 000 m s. m. |
Koordinatoj | 44° 3′ 51″ N 10° 48′ 14″ O / 44.06417 °N, 10.80389 °O (mapo) |
Estiĝo | 1991 |
Poŝtkodo | 51028 |
Situo de la observatorio en Italio
| |
![]() | |
Retpaĝo: http://www.gamp-pt.net/ | |
La Observatorio de la Montoj Pistoiese (ankaŭ konata kiel Observatorio de San Marcello aŭ Observatorio di Pian dei Termini)[1] estas astronomia observatorio konstruita en San Marcello Pistoiese (Toskanio, Italio)
Ĝi estas fondita en 1991 far'de la Gruppo Astrofili della Montagna Pistoiese (G.A.M.P : Grupo de Amatoraj Astronomoj de la Montoj Pistoiese), kies la amatora astronomo Luciano Tesi estas fondinta ano. Ĝia MPC kodo estas 104.[2].
Ĝiaj ĉefaj instrumentoj estas du teleskopoj de tipo Newton- Cassegrain ; la malnova de 40 cm de diametro kaj la nova de 60 cm, sub po du kupoloj de 5 metroj de diametro. La observatorio havas ankaŭ ĉambron de konferenco ekipatan per aŭdvida sistemo por kunvenoj kaj popularigo, kaj komputilan ĉambron.
La observatorio estas malfermita al la publiko vespere ĉiuj vendredojn kaj sabatojn, kaj la lundojn en somero.