Observatorio de la Unio | |
Astronomia observatorio | |
Oficiala nomo: Union Observatory | |
Lando | ![]() |
---|---|
Municipo | Johanesburgo |
Supermara alteco | 1 808 m s. m. |
Koordinatoj | 26° 11′ 03″ S 28° 04′ 27″ O / 26.18417 °S, 28.07417 °O (mapo) |
La Observatorio de la Unio (angle Union Observatory) estis astronomia observatorio en Johanesburgo (Sud-Afriko). Ĝia MPC-kodo estas 078.[1] La kvartalo, kie ĝi estis establita ricevis la nomon "Observatory".
Ĝi estis fame konata pro la bona kompetenco de ties direktoroj, la esploro pri asteroidoj kaj la malkovro de Proksima Centaŭro (1915).
Ĝi estis fermita pro luma poluo en 1971 -1972.
Tiame, la sud-afrika registaro decidis grupi la tutan astronomian esploron en unu organizaĵo : la Sud-Afrika Astronomia Observatorio (angle South African Astronomical Observatory aŭ SAAO) en Kaburbo kun observa stacio en Sutherland (Norda Kablando), kien la ĉefaj instrumentoj, kiel tiuj de la Observatorio Radcliffe en Pretorio estis transportitaj.
La Observatorio de la Unio ricevis plurajn nomojn
Ĝiaj direktoroj estis
En 2003, la "South Afican Agency for Science and Technology Advancement" (SAASTA) akiris la Observatorion de la Unio en 2003 kaj renovigis tiun ejon por aranĝi plurfakan interaktivan edukan instalaĵo de eduko pri astronomio kaj inĝenierarto, kiu malfermis al la publiko en 2008.[3]