Obskurismo aŭ obskurantismo priskribas la praktikon de konscie prezenti informojn en nepreciza, neklara maniero cele al limigi plian esploradon kaj komprenon. Estas du historiaj kaj intelektaj denotacioj de obskurismo:
La esprimo obskurismo venas de la titolo de la 16-a-jarcenta satiro Epistolæ Obscurorum Virorum ("Leteroj de Obskuraj Viroj", 1515-1519), kiu estis bazita sur la intelekta disputo inter la germana humanisto Johann Reuchlin kaj la monaĥo Johannes Pfefferkorn de la Dominika Ordeno, pri ĉu aŭ ne ĉiuj judaj libroj devus esti bruligitaj kiel ne-kristana herezo. Pli frue, en 1509, la monaĥo Pfefferkorn akiris permeson de Maksimiliano la 1-a, Sankta Romia imperiestro (1486-1519), por bruligi ĉiujn kopiojn de la Talmudo (juda juro kaj juda etiko) ĉeestantaj la Sanktan Romian Imperion, la "Leteroj de Obskuraj Viroj" satirumis la dominikanajn argumentojn por bruligi nekristanajn verkojn.
En la 18-a jarcento, klerismofilozofoj aplikis la esprimon "obskuristo" al iu malamiko de intelekta klerismo kaj liberala disvastigo de scio. En la 19-a jarcento, en distingado de la specoj de obskurismo trovita en metafiziko kaj teologio de la "pli subtila" obskurismo de la kritika filozofio de Immanuel Kant, kaj de moderna filozofia skeptikismo, Friedrich Nietzsche diris: "La esenca elemento en la nigra arto de obskurismo ne estas ke ĝi volas mallumigi individuan komprenon, sed ke ĝi volas nigrigi nian bildon de la mondo, kaj mallumigi nian ideon de ekzisto."[2]
Citaĵa eraro Etikedoj <ref>
ekzistas por la grupo nomita "noto", sed la responda etikedo <references group="noto"/>
ne estis trovita; $2