Odeono, Odeon aŭ Odeion (antikve-greke ᾠδεῖον, latine odeum) en la antikva epoko estis konstruaĵo, en kiu sceneje prezentiĝis kantado, instrumenta muziko kaj recitado de poezio kaj prozo.
Laŭ Francisko Azorín Odeono estas Speciala teatro por koncertoj, kanto, muziko. Periklo konstruigis la unuan en Ateno.[1] Li indikas etimologion el la greka odeion, el ode (kanto) kaj de tie la latina odeum.[2]
En Esperanto la koncepto mezbone esprimeblas per la termino Odejo, "loko por recitado de odoj", kvankam la recitado de odoj ja estis nur unu el pluraj specoj de prezentaĵoj. Plej ofte la konstruaĵo havis cirklan prezentejon kaj cirklajn publikajn sidvicojn, kaj diferenciĝis de antikva amfiteatro per tio ke ĝi estis tegmentita.