Oficeja ludilo estas dekora elemento sen praktika labora funkcio, kutime metita sur la skribtablo de oficeja laboristo. Ĝi ne helpas al la laboraj taskoj, sed celas provizi dekoracion aŭ plezuran rigardon, malpezigi streson aŭ inspiri kreivon.[1] La Neŭtona pendolo estas klasika ekzemplo de oficeja ludilo.