Oficialaj aldonoj

La oficialaj aldonoj al la Universala Vortaro estas aroj da vortoj, kies uzo estas forte rekomendita de la Akademio de Esperanto, kaj aldonitaj al la Universala Vortaro, kiu estas parto de la Fundamento de Esperanto[1]. La tiel vastigitan Universalan Vortaron oni por klareco nuntempe kutime nomas Akademia Vortaro.

Ĝis nun estis eldonitaj dek oficialaj aldonoj, la unua en 1909 kaj la deka en 2023. La unuaj ses oficialaj aldonoj estis decidoj de la Lingva Komitato, la antaŭulo de la nuna Akademio de Esperanto.

La nomoj de la oficialaj aldonoj ofte estas mallongigitaj per cifero kaj la literoj OA; ekzemple la mallongigo por la unua oficiala aldono estas 1OA.

  1. http://www.akademio-de-esperanto.org/verkoj/oficialaj_aldonoj.html

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne