Ofiofagio (el grekaj ὄφις + φαγία "serpento" kaj "manĝo") aŭ serpentomanĝado estas specializita formo de manĝo aŭ nutrada kutimaro de animaloj kiuj ĉasas kaj manĝas serpentojn. Estas ofiofagiaj mamuloj (kiaj mefitoj kaj mungotoj), birdoj (kiaj serpentagloj, la Sekretaribirdo, kaj kelkaj akcipitroj), lacertoj (kiaj la Koluma lacerto), kaj eĉ aliaj serpentoj, kiaj la serpentoj de Centra kaj Suda Amerikoj nome musuranoj kaj la nordamerika Komuna reĝoserpento. La genro de venenaj serpentoj nome Reĝa kobro (Ophiophagus hannah) ricevas nomon pro ties manĝokutimo.