Ogier Ghiselin de Busbecq

Augerius Gislenius Busbequius
(1522-1592)
Bildo de Ogier Ghislain de Busbecq, farita de Melchior Lorck (1527-1594).
Bildo de Ogier Ghislain de Busbecq, farita de Melchior Lorck (1527-1594).
Persona informo
Ogier Ghislain de Busbecq
Naskiĝo 1522
en Comines-Warneton, apud Lillo, Francio
Morto 28-an de oktobro 1592
en Saint-Germain-sous-Cailly, apud Rouen, Francio
Etno Flandroj vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Graflando Flandrio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Bolonjo
Universitato de Padovo
Katolika Universitato de Loveno
Profesio
Okupo diplomato
verkisto
botanikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ogier Ghislain de Busbecq estis flandra humanisto, herbalisto, botanikisto, filologo kaj diplomato serve de tri generacioj de aŭstraj monarkoj. Li funkciis kiel ambasadoro al la Otomana Regno en Konstantinopolo kaj en 1581 publikigis libron pri sia restado tie, "Itinera Constantinopolitanum et Amasianum", reeldonita en 1595 sub la titolo de "Turcicae epistolae" aŭ "Turkaj Leteroj". Liaj leteroj ankaŭ enhavas la nuran pluvivan vortliston de krimea gotiko, ĝermana dialekto parolita tiutempe en kelkaj izolaj regionoj de Krimeo. Oni atribuas al li la enkondukon de la tulipoj en la Okcidenteŭropon kaj al la origino de ilia nomo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne