La Parnaso reprezentita de Rafaelo Sanzio en la Stanza della Segnatura de Vatikano (Romo, 1509). La dio Apolono estas ĉirkaŭata de kortego de naŭ muzoj, nombro kiu ripetiĝas en la elekto de naŭ antikvaj kaj naŭ modernaj poetoj. Parto de programo ikonografia, la bildaro prezentas kompletan kanonon, kiel fresko planita kiel alegorio de Artoj. En la tri ceteraj muroj estis reprezentataj la alegorioj de la Filozofio (La Lernejo de Ateno — antikvaj kaj modernaj saĝuloj—), de la Teologio (Disputo pri la Sankta Sakramento —doktoroj de la Eklezio—) kaj la Jurisprudenco aŭ Juro (Virtù Cardinali e Teologali e la Legge).
En la fako de literaturo plej ofte oni parolas pri literatura kanono kiu estas kolekto de ŝlosilaj verkoj en literaturo, kiuj povas foje ankaŭ reprezenti filozofiajn, politikajn aŭ religiajn ideologiojn, ke la kulturo de kiu ili venis estas konsiderata bazŝtono en ĝia ekesto [1].
La korpuso de grandaj verkoj de la okcidenta kulturo ne povas esti konsiderata kiel fermita listo; eĉ la eŭropa origina kerno de tio kio estas nomata okcidenta mondo enhavas multajn kulturajn tradiciojn en diversaj lingvoj, tiel ke ajna elekto aŭ antologio kutime estas influita de la propra kapablo de tiuj kiuj faras la liston por pritaksi la valoron aŭ elstarecon de ĉiu verko aŭ aŭtoro. Tiel funkcias la listoj kun kanonaj intencoj realigitaj de intelektuloj de la angloparolanta mondo, aŭ la listoj de universitataj legaĵoj en prestiĝaj universitatoj, la nombro de verkoj de aŭtoroj de ilia lingvo superas multe al tiu de alia; kaj same estas direbla pri la institucioj de la franca, germana, itala, rusa aŭ hispana kulturoj. Ĉiu nacia kulturo generas sian propran nacian kanonon, krom produkti version diferencan de la okcidenta kanono.[16]
Alies opinioj, kutime alvenataj de feminismaj aŭ kontraŭrasismaj ideologioj, argumentas ke diskriminaciitaj populacioj - kiel ekzemple nigruloj aŭ virinoj - devus ricevi sian relativan parton en la kreado de la kulturo en kiu ili vivas, tiel ke iliaj verkoj eniru la kanonon. Aŭ eĉ inkluzivi pli da iliaj verkoj ol ilia relativa parto kaj la enkonduko de politiko pozitiva diskriminacio.
↑Preskaŭ la tuta skribita produktado de la greka kulturo ĝis la 5-a jarcento a.K. estis poezio, kaj la cetero estis kvalifikita logografio (laŭvorte 'skribita kiel parolata').
↑Bibliografia uzo de la termino «canon musical». Distingenda el la muzika formo nomita kanono. La maleblo koni la muzikon de la Antikveco limigis la konon de la muziko de la pasinto al la gregoria ĉanto kaj aliaj korusaj tradicioj, ĝis la disvolvigo de la muzika notacio. La komponistoj kiuj atingis konsideron de nemalhaveblaj en la muzika repertorio startis de baroko (Bach, Vivaldi, Purcell, Haendel) kaj novklasikismo (Haydn, Mozart, Beethoven).
↑Bibliografia uzo de la esprimo «canon pictórico». La greka pentrarto, tre alte valorigita en la klasikaj literaturaj fontoj, estis nur idealo neatingebla por la arto de la Moderna epoko. La kanonigo de la pentrarto startis de Vasari (kiu valorigis la italajn skoloj de pentrarto ekde la 13-a jarcento —Cimabue—), etendiĝis kun Karel van Mander al nordiaj majstroj —esence de flandroj kaj germanoj—, kaj postaj fakuloj etendis ĝin al la hispana kaj franca skoloj kaj, jam en la 18-a jarcento, al la angla —en:Art of the United Kingdom—. Ĵusa elekto de pentraĵoj nemalhaveblaj estas Christiane Stuckembrock kaj Barbara Töpper, 1000 obras maestras de la pintura europea del siglo XIII al XIX, 2000, Könemann, ISBN 3-8290-2282-4.
↑La esprimo «arkitektura kanono» estas uzata plej ofte por referenci al la proporcio inter la diversaj partoj de konstruaĵo. La elekto de kanona korpuso de la okcidenta arkitektura arto estis farita el la frua Antikveco pere de la listo de Sep mirindaĵoj de la antikva mondo —ĉiuj arkitekturaj, escepte la Koloso de Rodoso kaj la Statuo de Zeŭso en Olimpio—. Religiaj kristanaj konstruaĵoj kiel mezepokaj katedraloj kaj Baziliko Sankta Petro, kaj palacoj kiel la Monaĥejo de El Escorial kaj la Kastelo de Versailles, akiris enorman prestiĝon en siaj propraj epokoj, ĝis nuntempe.
↑La farado de kanona korpuso startis en la propra antikveco, kun memorhelpaj numerigoj: nome la sep saĝuloj de Grekio, la naŭ lirikaj poetoj, la tri tragediaj poetoj, la du epikaj poetoj.
En la kanona listo proponita de Harold Bloom (Part I. The teocratic Age) estas arigitaj 16 antikvaj grekoj, 7 helenismaj grekoj —rare, inkludas Ezopon— kaj 15 romianoj.
↑Andrés Álvarez Cabanas, Iconografía de San Agustín, en Religión y Cultura, Real Monasterio de El Escorial, 1931, p. 285:
„ Dejando a un lado la Imitación de Cristo de Tomás de Kempis, sus Confesiones [las de San Agustín] deslumbran como otra joya maravillosa. Todo el mundo lo sabe, el Águila de los Doctores con San Pablo y Santo Tomás de Aquino forma la trinidad sublime de la Teología. ”
↑En tiu ordigo, la verkistoj aperas en ekvilibra kvanto laŭ jarcentoj, ĝenroj kaj nacioj. Ĝi estas pravigita per sia apero en la praktika totalo de la edukaj programoj kaj antologioj. Vidu, por ekzemplo tiun universalan kronologion. La elekto de Bloom por tiu kronologia periodo, titolita The aristocratic Age, kiu limiĝas al la fikcia literaturo, enhavas 18 italojn, 2 portugalojn, 11 hispanojn, 73 britojn, 27 francojn, 5 germanojn kaj 1 nederlandanon (Erasmo
).
↑Ne estas statistiko de literaturaj tekstoj simila al tiu uzita por la sciencaj publikaĵoj. Ja estas rangigoj de tradukoj (Index Translationum) kaj de vendado furorlibroj. La listo de Bloom por la 19-a jarcento estas The democratic Age (6 italoj, 4 hispanoj, 63 britoj, 15 germanoj, 14 rusoj kaj 31 usonanoj); por la 20-a jarcento estas The caotic Age (21 italoj, 13 el Hispanio —krom 6 el Katalunio kaj 18 el Latinameriko—, 6 portugaloj, 53 francoj, 82 de Granda Britio kaj Irlando —separitaj el 6 de Karibio, 12 el Afriko —ĉiuj angloparolantoj, escepte unu—, 3 el Barato en angla, 8 kanadanoj, 11 aŭstralianoj kaj novzelandanoj, kaj 162 usonanoj—, 29 germanoj, 18 rusoj, 8 de Skandinavio, 3 serbokroatoj, 5 ĉeĥoj, 6 poloj, 3 hungaroj, 6 modernaj grekoj, 12 jidaj, 14 hebreaj kaj 4 araboj). Ankaŭ la Nobel-premiitoj pri literaturo estas iu literaturo kanono por la 20-a jarcento.
↑Part I. The teocratic Age (la kronologio de la epikaj kantoj kun fontoj en la parola literaturo de la Alta Mezepoko, estas fakte de la Malalta Mezepoko, en kiu rezultas en la kreado de romancaroj kaj la kavaliraj libroj; en la listoj de Bloom Beowulf kaj Mío Cid aperas en la unua parto —kun la antikvaj kaj mezepokaj verkoj—, dum Roland kaj La morto de Arturo aperas en la dua —kun la verkoj de la Moderna Epoko—).