Okcidenta Kablando | |||
---|---|---|---|
Provinco | |||
Blazono | |||
provinco de Respubliko Sud-Afriko [+] | |||
Lando | Sud-Afriko | ||
Ĉefurbo | Kaburbo | ||
- koordinatoj | 34° S, 20° O (mapo)-3420Koordinatoj: 34° S, 20° O (mapo) | ||
Plej alta punkto | Seweweekspoortpiek [+] | ||
- alteco | 2 325 m [+] | ||
Plej malalta punkto | marnivelo [+] | ||
- malalteco | 0 m [+] | ||
Akvokolektejo | 129 462 km² (12 946 200 ha) [+] | ||
Areo | 129 462 km² (12 946 200 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 7 113 776 [+] (1-a de julio 2021) | ||
Denseco | 54,95 loĝ./km² [+] [+] | ||
Guberniestro | Alan Winde | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
ISO 3166-2 | ZA-WC | ||
Okcidenta Kablando | |||
Vikimedia Komunejo: Western Cape [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Okcidenta Kablando aŭ Okcidenta Kabo (afrikanse Wes-Kaap; kose iNtshona-Koloni; angle Western Cape) estas provinco en Sudafriko de 129 370 km². Ĝi havis laŭtaksan populacion de 7,212,142 en 2022, igante la provincon la tria plej popolriĉa en Sudafriko post Ĥaŭtengo kaj Kvazulu-Natalo. La ĉefurbo kaj plej granda urbo en Okcidenta Kablando estas Kab-urbo.
La provinco estas unu el tri partoj de la malnova Kabprovinco. La provinco formiĝis en 1994. Antaŭ 1994, la regiono, el kiu nun konsistas Okcidenta Kablando, estis parto de granda (ne plu ekzistanta) Kabprovinco. Antaŭ la formiĝo de Unuiĝinta Sud-Afriko en 1910, ĝi estis nomata Kabkolonio.