Okcidenta Patrinmontaro | |||
---|---|---|---|
| |||
hispane Sierra Madre Occidental
| |||
montara sistemo | |||
Plej alta supro | Cerro Mohinora (3 308 m) | ||
Situo | Okcidenta Meksiko, Arizono (Usono) | ||
Geografia situo | 26° 45′ N, 108° 3′ U (mapo)26.745724-108.05786Koordinatoj: 26° 45′ N, 108° 3′ U (mapo) | ||
| |||
![]() La situo de Okcidenta Patrinmontaro en la okcidento de Meksiko
| |||
Okcidenta Patrinmontaro en la proksimeco de Barranca del Cobre
| |||
Okcidenta Patrinmontaro aŭ Okcidenta Sierra Madre aŭ tute en hispana Sierra Madre Occidental, estas montara sistemo en okcidenta Meksiko. La teritorio etendas el sudo de la bordo inter Sonoro kaj Arizono sudorienten tra orienta Sonoro, okcidenta Ĉiuaŭo, Sinaloo, Durango, Zakateko, Najarito, Ĥalisko, Agvaskaljento al Gvanaĥŭato, kie ĝi kuniĝas al Suda Patrinmontaro kaj al Sierra Nevada (Transversa Vulkana Akso) de centra Meksiko. Tiuj montoĉenoj estas ĝenerale konsiderataj kiel parto de multe pli granda Amerika kordilero. Sierra Madre signifas en la hispana Patrina teritorio, Patrina montoteritorio aŭ Patrina montoĉeno. La plej alta punkto estas probable Cerro Mohinora en Tarahumara-Montaro, situa je koordinatoj 25° 57′ N 107° 03′ U / 25.950 °N, 107.050 °U (mapo).