Okcidentalo | |
Occidental Interlingue | |
konstruita lingvo • Eŭroklono • internacia planlingvo | |
---|---|
Parolantoj | ĉirkaŭ 30 |
Skribo | latina |
Kreinto | Edgar von Wahl |
Dato | 1922 |
![]() | |
Lingvistika klasifiko | |
Planlingvo | |
Oficiala statuso | |
Reguligita de | Interlingue-Union |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-1 | ie |
ISO 639-2 | ile |
ISO 639-3 | ile |
SIL | ile |
Glottolog | inte1260 |
Angla nomo | Interlingue |
Franca nomo | occidental |
Specimeno | |
Trans sómmites li noct-calmess | |
Okcidentalo (en Okcidentalo: Occidental [okcidenTAL], ekde 1949: Interlingue [interLINgŭe]) estas lingvo kreita de Edgar von Wahl (kutime Edgar de Wahl) kaj publikigita en 1922. La projekto klasigeblas Eŭroklono, do naturalisma planlingvo bazita sur eŭropaj lingvoj. Post frua aktivado por Volapuko kaj Esperanto li dum kelkaj jardekoj en kontakto kun aliaj interesitoj evoluigis sian projekton de Internacia Lingvo, kiu kombinu plej eblan naturecon kun plej ebla reguleco.[1]
La helplingvo Occidental (poste alinomita Interlingue) baldaŭ fariĝis serioza defianto de Esperanto kaj Ido. Post ioma sukceso en la malfruaj 20-aj ĝis la malfruaj 40-aj jaroj de la 20-a jarcento ĝi en la dua duono de la 20a jarcento perdadis gravecon al Interlingvao, nova naturalisma projekto bazata en Novjorko anstataŭ la milito-detruita Eŭropo. Unu jaro post la morto de Wahl, oni en 1949 ŝanĝis ĝian nomon al Interlingveo (en Okcidentalo: Interlingue).
Eĉ kritike juĝantaj fakuloj agnoskas la rimarkindajn internajn kvalitojn de Okcidentalo[2] - la provon atingi regulecon kadre de naturalisma lingvosistemo. Okcidentalon eblas rigardi kiel situantan en kontakta zono inter du ĉefaj tendencoj de lingvofarado: inter naturalismo kaj — tio eble surprizas — la tradicio de Esperanto[3].