Okcidentgermana Revuo estas Esperanto-periodaĵo kiu aperis ekde la jaro 1961 ĝis 1968. Kiel lasta ero aperis la numero 8/1968.
Eldonejo kaj presejo estis la "Limburger Vereinsdruckerei" en Limburg (Lahn). Redaktoroj estis Joseph Ferdinand Berger (1961–1964), Joseph Janoschka (1965–1967) kaj Ulrich Lins (1968).
Ĝi enhavis kontribuojn kaj informojn pri politiko, kulturo kaj scienco en la Federacia Respubliko Germanujo, krome pri Esperanto-kulturo kaj -movado.
Ĉiu membro de Germana Esperanto-Asocio ricevis ĝin senkoste, do la pagita membrokotizo por GEA inkluzivis ricevon de la revuo.[1][2][3]