Pli ol du mil mortoj kaj enormaj damaĝoj pro tertremoj en la provinco Herato, en okcidenta Afganio.
Hamaso subite atakis Israelon el la Gazaa Sektoro, lanĉinte milojn da misiloj kaj sendinte grupojn da batalantoj kiuj interalie atakis muzikan festivalon. Israelo deklaris militon. En la surprizatako preskaŭ du miloj da homoj pereis, miloj estas vunditaj, kaj du centoj estas kidnapitaj, la plejparto de ili estas civiluloj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Usona aerarmeo bombis du instalaĵojn en orienta Sirio uzitajn de milicaj grupoj subtenataj de Irano, responde al freŝdataj atakoj kontraŭ usonaj fortoj en Sirio kaj Irako.
Israelaj fortoj intensigas siajn surterajn manovrojn en la Gazaa Sektoro. Dum 20 milittagoj mortis jam ĉirkaŭ 7 000 palestinanoj (el kiuj 3 000 infanoj) kaj 1 400 israelanoj.