Oleksa Hirnyk | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de marto 1912 en Bohorodchany |
Morto | 21-an de januaro 1978 (65-jaraĝa) en Kaniv |
Mortokialo | Sinbruligo ![]() |
Tombo | Kaluŝ ![]() |
Lingvoj | ukraina |
Ŝtataneco | Sovetunio ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktivulo inĝeniero bookkeeper (en) ![]() ![]() |
Oleksa Mykolaïovytch HIRNYK (ukraine: Олекса Миколайович Гiрник, naskiĝis la 28-an de marto 1912 - mortis la 21-an de januaro 1978) estis ukraina lingva martiro kiu sinbruligis por protesti kontraŭ la sovetia subpremo de la ukraina lingvo, ĝia kulturo kaj ĝia historio.
Post aia liberiĝo el prizono en 1948, li revenis en Ukrainion, geedziĝis kaj okupis plurajn postenojn. Li ekkonsciis pri la maltrankviliga situacio de la ukraina, kiu pro la politiko de rusigo fare de Sovetunio, estis ĉiam malpli parolata, ĉefe en la oriento kaj la centro de Ukrainio. Por protesti kontraŭ la rusigo de Ukrainio kaj alvoki al la sendependeco de la lando Hirnyk pulikigis flugfoliojn en ok diversaj versioj, enhavante citaĵojn de poemo de Taras Ŝevĉenko.