Oleosomo estas la nomo de grasa alpendaĵo de diasporoj (semoj) de plantoj. Plantoj, kiuj disvastigas siajn semojn per birdoj (birdoĥorio) aŭ formikoj (formikoĥorio) formas tiujn grasoriĉajn semojn.[1] En la tropikoj la oleosomo estas pli granda kaj brile kolora kaj allogas birdojn. En la moderklimataj regionoj la oleosomo estas pli malgranda kaj allogas formikojn.
Evolucihistorie la oleosomoj aperis unue en la tropikoj. La cirkonstancoj de la moderklimataj zonoj postulas signifan malgrandigon de la semoj. Tio ekskludas la birdoĥorion kaj ebligas nur la disvastigon pere de formikoj.[2]