La olibana vojo, kiu iris de la suda Arabio ĝis la Mediteraneo estas unu el la plej malnovaj komercvojoj de la mondo.
Laŭ ĝi oni transportis olibanon de ties devenlando Dofaro en la nuntempa Omano tra Jemeno, Asirio kaj Heĝazo ĝis la mediteranea haveno Gaza aŭ Damasko. Gravaj komercstacioj ĉe la karavana vojo estis Ŝabŭa, Sanao, Medino kaj Petra.