Olimpio | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Olympia |
Originala lingvo | germana lingvo |
Kina aperdato | 1938 |
Ĝenro | dokumenta filmo, propaganda filmo |
Kameraado | Paul Holzki, Wilfried Basse, Hans Ertl, Walter Frentz, Hans Karl Gottschalk, Richard Groschopp, Willy Hameister, Walter Hege, Albert Höcht, Carl Junghans, Sepp Ketterer, Gustav Lantschner, Otto Lantschner, Kurt Neubert, Erich Nitzschmann, Albert Oskar Schattmann, Ernst Sorge, Károly Vass, Willy Zielke, Andor von Barsy, Heinz von Jaworsky, Hugo von Kaweczynski, Alexander von Lagorio |
Reĝisoro(j) | Leni Riefenstahl |
Produktisto(j) | Leni Riefenstahl |
Scenaro | Leni Riefenstahl |
Loko de rakonto | Berlino |
Muziko de | Herbert Windt |
Rolantoj | Adolf Hitler • Jesse Owens • Luz Long • Spiridon Louis • Rie Mastenbroek • Leni Riefenstahl • Hermann Göring • Rudolf Hess • Wilhelm Frick • Josef Klein |
Olympio (germane : Olympia) estas germana dokumenta filmo el 1938, reĝisorita kaj produktita de Lenny Riefenstahl, dokumentanta la Berlinajn Olimpikojn okazigitajn en 1936.
"Olympia", kiu estis publikigita en du partoj, estas la unua oficiala filmo iam ajn dokumenti la Olimpikojn kaj estas konsiderita pionira en sia kampo, laŭ fotilaj anguloj, la uzo de deproksimaj fotoj, malrapida moviĝo kaj aliaj progresaj teknikoj de kina filmado. Multaj el la filmaj teknikoj kiuj poste iĝis normaj en filmaj sportoj estis evoluigitaj fare de Riefenstahl en tiu filmo. La filmo estas konsiderata kiel estetika ĉefverko, kaj ankaŭ fariĝis modelo por posta filmado de Olimpikoj.
La filmo estis laŭdita kaj estis elektita kiel unu el la 100 plej bonaj filmoj laŭ enketo de revuo Time, sed estis konsiderita kontestata pro siaj politikaj aspektoj [1].