Oliveira Lima (1836-1912) | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() Brazila ambasadoro en Usono
| |||||
Persona informo | |||||
Manuel de Oliveira Lima | |||||
Naskiĝo | 25-a de decembro 1867 en Recife, ![]() | ||||
Morto | 24-a de marto 1928 en Vaŝingtono, ![]() | ||||
Tombo | Mount Olivet Cemetery (en) ![]() ![]() | ||||
Lingvoj | portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Brazilo ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto ĵurnalisto historiisto bibliotekisto literaturkritikisto instruisto diplomato ![]() | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Manuel de OLIVEIRA LIMA (naskiĝinta en Recife, en la 25-a de decembro 1867, mortinta en Vaŝingtono, en la 24-a de marto 1928) estis brazila historiisto, bibliofilo, ĵurnalisto, ambasadoro de Brazilo en pluraj landoj, profesoro-vizitanto en la Universitato de Harvardo kaj fondinta membro de la Brazila Beletristika Akademio. Enamiĝinta je libroj, li ilin kolektis dum sia tuta vivo, kaj muntis la trian plej grandan bibliotekon pri Brazilo, malpli granda nur ol la Nacia Biblioteko de Brazilo kaj la biblioteko de la Universitato de San-Paŭlo.
La "Biblioteko Oliveira Lima", situanta en la Katolika Universitato de Ameriko en Vaŝingtono, havas 58 mil librojn, krom la korespondaĵojn interŝanĝitajn kun la intelektularo, pli ol sescent pentraĵojn kaj nenombreblajn albumojn kun eltondaĵoj pri ĵurnaloj. Ankaŭ apartenas al la kolekto unu el tri bustoj de la imperiestro Petro la 2-a, skulptita de Marc Ferrez (1788-1850)[1], onklo de la fotografiisto Marc Ferrez (1843–1923)[2]. Li estis ambasadoro de Brazilo en Londono kiam li ĉeestis la funebran ceremonion de la reĝino Viktoria.