Olivier Martinez | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Olivier Martinez | ||
Naskonomo | Olivier Jean-Pierre Martinez | |
Naskiĝo | 12-an de januaro 1966 (59-jaraĝa) en 15-a arondismento de Parizo | |
Lingvoj | franca • hispana • angla vd | |
Ŝtataneco | Francio ![]() | |
Alma mater | Conservatoire national supérieur d'art dramatique ![]() | |
Familio | ||
Edz(in)o | Halle Berry (2013–2016) ![]() | |
Amkunulo | Juliette Binoche (1994–1998) Kylie Minogue (2003–2007) Goya Toledo (2007–2010) Elsa Pataky (2009–2009) ![]() | |
Infanoj | Maceo Martinez (en) ![]() ( ![]() ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro filmaktoro ![]() | |
Aktiva dum | 1990– vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Olivier MARTINEZ (Parizo, 12-a de januaro 1966) estas franca aktoro. Martinez famiĝis pro sia laboro en filmoj de Holivudo kiel Unfaithful kaj S.W.A.T.
En 1994, Martinez atingis la Premion César al plej bona nova aktoro pro sia aktorado en la filmo de 1993 Un, Deux, Trois, Soleil. Poste li laboris por eŭropaj reĝisoroj kiel Jean-Paul Rappeneau kaj Bigas Luna. Tio altiris la atenton de Holivudo, kaj lia unua filmo en Usono estis Unfaithful (malfidela), reĝisorita de Adrian Lyne, en kiu li ludis la rolon de la amanto de la rolulo de Diane Lane. Poste li aperis en televida produktaĵo The Roman Spring of Mrs. Stone kaj en la filmoj S.W.A.T. kaj Taking Lives.
Ankaŭ lia privata vivo altiris la atenton de la amaskomunikiloj. Martinez vivis kun sia kunaktorino en Le Hussard sur le Toit, Juliette Binoche, dum tri jaroj. Li havis rilaton ankaŭ kun la aktorino Mira Sorvino. En 2007 finis trijaran rilaton kun la aŭstralia kantistino Kylie Minogue, kaj li havis rilaton ankaŭ kun la hispana aktorino Elsa Pataky, kaj antaŭe ankaŭ kun la same hispana aktorino Goya Toledo. La aktoro kaj Halle Berry geedziĝis la 13an de julio 2013 en la kastelo Château des Condé en Vallery, (Francio). Ili divorcis post du jaroj.