Omeprazolo

Omeprazolo
Kemia formulo
C17H19N3O3S
Omeprazolo
Bastona kemia strukturo de la
Omeprazolo
Omeprazolo
Tridimensia kemia strukturo de la Omeprazolo
CAS-numero-kodo 73590-58-6
ChemSpider kodo 4433
PubChem-kodo 4594
Omeprazolo vendeblas en piloloj.
Omeprazolo vendeblas en piloloj..
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka, higroskopa, fotosensiva solidaĵo[1]
Molmaso 345,42228 g mol−1
Denseco 1,332 g/cm−3[2]
Fandpunkto 156 °C [3]
Bolpunkto 600 °C [4]
Refrakta indico  1,6690
Ekflama temperaturo 316,7 °C [5]
Solvebleco Akvo:<1 x 10-3 g/L
Mortiga dozo (LD50) >2000 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302+312+332, H302, H312, H315, H317, H319, H332, H335, H412
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P264+265, P270, P271, P272, P273, P280, P301+317, P302+352, P304+340, P305+351+338, P317, P319, P321, P330, P332+317, P337+317, P362+364, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Omeprazolo vendita sub la markonomoj "Prilosec" kaj "Losec", inter aliaj, estas farmaciaĵo uzita en la terapio de gastroezofaga reflua malsano (GERD), peptida ulcermalsano, kaj Zollinger-Ellison-sindromo. Ĝi ankaŭ estas uzata por malhelpi supran gastrointestinalan sangadon en homoj, kiuj estas ĉe alta risko. Omeprazolo estas protonpumpa inhibitoro (PPI) kaj ĝia efikeco estas simila al tiu de aliaj PPI. Ĝi povas esti prenita per buŝo aŭ per injekto en vejno. Ĝi ankaŭ estas havebla en la fiksdoza kombinaĵa medikamento omeprazolo/natria bikarbonato sub diversaj komercaj nomoj.

Oftaj kromefikoj inkluzivas naŭzon, vomadon, kapdolorojn, abdomenan doloron kaj pliigitan intestan gason. Gravaj kromefikoj povas inkluzivi Clostridioides difficile koliton, pliigitan riskon de pulminflamo, pliigitan riskon de ostaj frakturoj, kaj la potencialon de maskado de stomaka kancero. Se ĝi estas sekura por uzo en gravedeco estas neklara. Ĝi funkcias blokante la liberigon de stomaka acido.

Omeprazolo estis patentita en 1978 kaj aprobita por medicina uzo en la 1988-a. Ĝi estas en la Listo de Esencaj Medikamentoj de la Monda Organizaĵo pri Sano. Ĝi estas havebla kiel senmarka medikamento. En 2022-a, ĝi estis la naŭa plej ofte preskribita medikamento en Usono, kun pli ol 52 milionoj da receptoj. Ĝi ankaŭ haveblas sen preskribo en Usono.

  1. Chemnet
  2. Chemical Book
  3. EPA United States Environmental Protection Agency
  4. GuideChem
  5. Chemsrc

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne