![]() | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
onagro Onagra Mill. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La onagracoj[2] (latine Onagraceae, sin. Oenotheraceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo mirtaloj (Myrtales). Ĝi enhavas 27 ĝis 45 genrojn kaj ĉirkaŭ 830 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas onagro[2].
Tiuj plantoj kreskas en la subtropika kaj kontinenta zono. Ili estas ĉefe moltigaj kaj unujaraj plantoj, malofte arbustoj aŭ arbedoj, kiuj havas en la epidermo de la folio specifajn oleokorpetojn. Tio konsistas el sterolo, kaŭĉuko kaj aliaj terpenkombinaĵoj.
Floroj estas duseksaj, radsimetriaj, kvarpartaj; la stamenoj staras duvice. Ovario estas ĝenerale sube starante, evoluinta el 4 fruktofolioj (karpeloj). Frukto estas ĝenerale kapsulo.