Onfim

Memportreto de Onfim kiel trifingra rajdanto, venkinta same trifingran malamikon. Estas skribita komenco de alfabeto ekde A ĝis К (dokumento n-ro 200)

Onfim (novgoroda popola versio de la greka nomo Anfimij) estis knabo el Novgorod, kiu vivis en la 13-a jarcento (naskiĝis ĉ. 1256). Kiam Onfim estis ĉ. 7-jara, li skribis kelkajn betulŝelajn dokumentojn kun desegnaĵoj kaj skribaj ekzercoj. En la skribmaniero de Onfim estas skribitaj 13 dokumentoj (numeroj 199-210 kaj 331) plus kelkaj desegnaĵoj, kiuj ne havas tekston kaj tial ne estis numerigitaj.[1] Plejparton de la skribaĵoj de Onfim oni trovis en julio 1956.

  1. Plena elektronika datumbazo de ĉiuj betulŝelaj skribaĵoj kun tekstoj kaj tradukoj. Rigardu pri respektivajn dokumentoj laŭ la numeroj.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne