Onkivesi | ||
---|---|---|
![]() Onkivesi fotita de Väänälänranta en Maaninga.
| ||
lago | ||
Situo | Lapinlahti kaj Kuopio | |
Laŭflue | Viannankoski; Ahkiolahden kanava | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 63° 18′ 11″ N, 27° 20′ 42″ O (mapo)63.30305555555627.34584.7Koordinatoj: 63° 18′ 11″ N, 27° 20′ 42″ O (mapo) | |
Supermara alteco | 84,7 m[1] | |
Surfaca areo | 113,62 km²[2] | |
Akva volumeno | 0,36[2] | |
Maksimuma profundo | 36,49 m[2] | |
Averaĝa profundo | 3,17 m[2] | |
Borda longo1 | 440,9 km[2] | |
1 Borda longo estas malpreciza mezuro. | ||
Onkivesi ("fiŝverga akvo") estas lago en Finnlando en provinco Norda Savonio en komunumo Lapinlahti kaj urbo kaj komunumo Kuopio. La areo de la lago estas 113,62 km², longo de bordo 440,9 km, la plej granda profundo 36,49 m kaj supermara alteco 84,7 m. Onkivesi havas multajn insulojn kaj kabojn; plej grandaj insuloj estas Myhkyrinsaari, Harkonsaari, Ulmansaari, Martikkalansaari kaj Viitasaari. Onkivesi elfluas en Maaninkajärvin. Akvo de Onkivesi ne estas bona.