OpenBSD estas operaciumo kiu devenas de Unikso laŭ BSD-branĉo. Ĝi estas "deforkita" de NetBSD fare de Theo de Raadt en 1995 kaj ekde tiam disvolviĝis memstare. Theo de Raadt kunordigas projekton el sia hejmo en urbeto Calgary (Alberta) en Kanado. La projekto gajnis famon per zelota insisto al libera programado fare de la teamo kaj bonkvalita dokumentado. La teamo de OpenBSD uzas precipe BSD-permesilon por ĉiu kodo. Ekzistas okazoj, kiam la programistoj forigis aŭ anstataŭigis kodon, se ili trovis ĝian permesilon nekongrua kun la BSD-a. Plej grava fokuso de programistoj estas kodaj ĝusteco kaj sekureco. Por montri sian emon fari sekuran operaciumon, la teamo de OpenBSD elektis kiel maskoton la Tetraodontidan fiŝon kun nomo Puffy.
Kiel plimulto de aliaj BSD-aj operaciumoj, kerno, ĉiuj sistemaj iloj kaj bazaj utilaĵoj, kiel la ŝelo, disvolviĝas en unu centra koda arbo. Tio tute malsimilas al Linukso, kie ĉiu aplikaĵo disvolviĝas aparte kaj poste distribu-eldonistoj pakas ilin ĉiu je propra maniero. La liberfontaj pakaĵoj, kiuj ne apartenas al centra koda arbo de OpenBSD, kiel GNOME, KDE, XFCE, LibreOffice kaj plimulto de aliaj utilaĵoj, elŝuteblas el portaĵa arbo.
La projekto de OpenBSD oficiale subtenas 17 procesorajn platformojn: DEC Alpha, Intel i386, Hewlett-Packard PA-RISC, AMD AMD64, Motorola 68000, Apple PowerPC, Sun SPARC kaj SPARC64, VAX kaj Sharp Zaurus.