Operaco Tannenberg

Operaco Tannenberg (germane Unternehmen Tannenberg, litere "Entrepreno T.") estis la kodnomo de eksterma agado kontraŭ la pola intelektularo dum la Dua Mondmilito, kiel parto de la Generalplan Ost ("Ĝenerala Plano Oriento").

La 20an de oktobro 1939 - ekzekuto de poloj en la Operaco Tannenberg

La germana-nazia listo por tiu operaco Speciala Kapt-ordona Libro de Poloj enhavis pli ol 61 mil de polaj aktivuloj, intelektuloj, aktoroj, oficiroj ktp., kiuj estis arestitaj aŭ amase ekzekutitaj. Tiun listigon helpis membroj de germana malplimulto vivanta en Pollando. Inter ili estis klerikoj, politikistoj, reprezentantoj de kulturo kiel sciencistoj kaj artistoj, entreprenistoj, ribelantoj en Grandpolujo kaj ribelantoj en Silezio, plebiscitaj agantoj en Varmio kaj Mazurio kaj Supra Silezio, membroj de la Asocio de Poloj en Germanio, Naci-Demokrata Partio kaj Pola Okcidenta Asocio.

La germanoj de Popolgermana Memdefendo (Volksdeutscher Selbstschutz) gvidas polajn instruistojn por la ekzekuto en la "valo de morto" en la kvartalo Fordon apud Bydgoszcz
Ludolf von Alvensleben, la gvidanto de Popolgermana Memdefendo (Volksdeutscher Selbstschutz) en okupita okcidenta Pollando en Bydgoszcz, 1939
La amas-ekzekuto en Piaśnica (la Masakro de Piaśnica) fare de Popolgermana Memdefendo (Volksdeutscher Selbstschutz)
La germanoj de Popolgermana Memdefendo (Volksdeutscher Selbstschutz) ekzekutas polojn en Leszno en okcidenta Pollando en Grandpolio (la 21an de oktobro 1939)

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne