La esprimo optika telegrafio estas la telegrafio trans grandaj distancoj kun la helpo de optikaj aŭ kombino de optikaj kaj akustikaj metodoj. Jenaj rimedoj uzas simplajn blinkspegulojn (vidu blinkilon) kaj kompleksajn spegultelegrafojn (heliografoj), morsolampoj, blinkilsignoj („vigvago“ respektive naŭtika) kaj flagsignoj.
Optikaj telegrafoj estas sistemo, kiun inventis Claude Chappe fine de la 18a jarcento en Francujo. Li kreis optik-mekanikajn telegrafiajn liniojn, kiuj estis uzataj en tuta Eŭropo ĝis la ekesto de la elektra telegrafio en la mezo de la 19a jarcento.
La komenco estis sur la Ida (hodiaŭ Kaz Dag) apud Troja.[1] Jam en la antikvo la homoj uzis fumsignojn kaj fajrosignojn por sendi novaĵojn. La greka poeto Eskilo priskribis en sia dramo Agamemno kiel la novaĵoj pri la venko de la grekoj super Trojo en la jaro 1184 a.K. estis transdonitaj al la 555 km fora Argoso. La historiisto Tucidido rakontis pri la uzo de fajrosignaloj en la Peloponeza milito (431-404 a.K.).[2] La romianoj uzis laŭlonge de la limoj de la Imperium Romanum (=romia imperio) gvatturojn, kiuj interkomunikis per fajrosignoj.