Por eviti la riskon de redaktokonflikto, ne redaktu la artikolon. Kontrolu la kronologion kaj forigu la ŝablonon, se necese.
Orelo estas la organo de la aŭdado kaj de ekvilibro, kiu konsistas el tri partoj: ekstera orelo, meza orelo kaj interna orelo.[1]
Krome, oni povas ankaŭ dividi ĝin en du partojn: la konduka parto (ekstera kaj meza oreloj) kaj percepta parto (interna orelo). La kondukaj partoj servas al transdono de la sono el la eksteraĵo enen sen falsigo, kaj en la percepta parto okazas la transformiĝo de mekanika energio de son-ondoj al elektro-kemia signalo kiu disvastiĝas laŭlonge la aŭda nervo al la kortekso.