Ὀρέστεια | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
teatra trilogio • dramatic work | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Esĥilo | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | antikva greka lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Ĝenro | Helena tragedio | ||||
| |||||
Orestiado (en malnovgreka : Ὀρέστεια ) estas kromnomo por trilogio de tragedioj de la atena dramisto Esĥilo kiu priskribas la finon de la ĉeno de malbenoj sur la domo de Atreo. La tragedioj estis prezentitaj ĉe la Dionizia Festivalo [1] en Ateno en la jaro -458 a.K, kaj gajnis unuan premion. Post la tragedioj, satirteatraĵo nomita Proteo estis prezentita, sed ĝi ne estis konservita. La trilogio estas nomita laŭ Oresto filo de Agamemno. Centra temo en la trilogio estas la transiro de persona sangovenĝo al justeco per proceso.