Oribazo de Pergamo (325-403) | |
---|---|
La Plinthios Brokhos tiel kiel priskribita de Heraklo, greka kuracisto de la 1-a jarcento, iu mekanismo por frakturitaj makzeloj, ilo konservita de Oribazo. | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 325 en Pergamo, Turkio |
Morto | 17-a de novembro 403 en Bizancio, Turkio |
Lingvoj | antikva greka • latina |
Ŝtataneco | Roma regno |
Familio | |
Infano | Eustathios (en) |
Okupo | |
Okupo | kuracisto verkisto |
Verkoj | Hypomnema |
Oribazo el Pergamo (325-403) (greke:Ορειβάσιος Πέργαμος) estis greka kuracisto[1] kaj persona kuracisto de la romia imperiestro[2] Juliano la Apostato (361-363), kiu igis lin estro de la Kuracista Korpo. Li famiĝis ĉefe pro siaj kompilumaĵoj (Συναγωγαί aŭ Sinoptiko) surbaze de tekstoj verkitaj de Hipokrato kaj Klaŭdo Galeno, kune kun citaĵoj de antikvaj aŭtoroj, krom kelkaj traktaĵoj pri farmakologio per uzo de plantoj.
Li studis en Aleksandrio kaj estis disĉiplo de Zenono el Kipro, kuracisto kiu vivis en la 4-a jarcento. Oni scias ke li partoprenis en la jaro 361, en la kroniĝo de la imperiestro Juliano kaj restis ĉe liaj servoj ĝis lia morto. Tiuokaze, Oribazo estis forpelita de la romia kortego kelkatempe, sed pli malfrue li estis reenoficigita de la imperiestro Valento (328-378).