Orienta Malajzio | ||||
---|---|---|---|---|
Geografia regiono | ||||
teritorio [+] | ||||
Lando | Malajzio | |||
- koordinatoj | 3° 0′ 0″ N, 114° 0′ 0″ O (mapo)3114Koordinatoj: 3° 0′ 0″ N, 114° 0′ 0″ O (mapo) | |||
Akvokolektejo | 198 161 km² (19 816 100 ha) [+] | |||
Areo | 198 161 km² (19 816 100 ha) [+] | |||
Loĝantaro | 5 764 790 [+] (2010) | |||
Denseco | 29,09 loĝ./km² [+] [+] | |||
Horzono | UTC+08:00 [+] | |||
|
||||
Orienta Malajzio | ||||
Vikimedia Komunejo: East Malaysia [+] | ||||
Orienta Malajzio (Malajsia Timur), konata ankaŭ kiel Sabaho, Saravako kaj Labuano (Sabah, Sarawak dan Labuan)[1] aŭ Malaizia Borneo,[2] estas la parto de Malajzio sur la insulo Borneo, nome la tria plej granda insulo de la mondo. Ĝi konsistas el la ŝtatoj de Malajzio Sabaho, kiu estas pli proksime de Filipinoj ol de kontinenta Malajzio, kaj Saravako en okcidento, kaj la Federacia Teritorio Labuano. Labuano estas fakte insulo en sia malgranda arkipelago samnoma tuj norde de Brunejo; ties plej proksima teramaso estas kun Sabah.[3] Ĝi kuŝas oriente de Duoninsula Malajzio (konata ankaŭ kiel Okcidenta Malajzio), nome la parto de la lando en la Malaja Duoninsulo. La du partoj estas separataj pere de la Sudĉina Maro.[4][5]
Orienta Malajzio estas malpli loĝata kaj havas malpli disvolvigitajn setlejojn ol Okcidenta Malajzio. Dum Okcidenta Malajzio enhavas la plej grandajn urbojn de la lando (Kuala Lumpur, Johor Bahru kaj Georgetown), Orienta Malajzio estas pli granda kaj havas pli da naturaj rimedoj, partikulare rezervejoj de nafto kaj de natura gaso. En la zon-regiona maniero, la urba statuso estas rezervita nur por kelkaj setlejoj, kiel Kuching, Kota Kinabalu, kaj Miri. Variaj aliaj gravaj setlejoj estas klasigitaj kiel urboj, inklude multajn kun ĉirkaŭ 100 000 loĝantoj. Orienta Malajzio inkludas gravajn partojn de biodiverseco en Borneaj malaltaĵaj pluvarbaroj kaj Borneaj montaraj pluvarbaroj.