Orienta Prusio | |||||||||||||
| |||||||||||||
provinco de Prusio | |||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||
Areo:
|
36 993,89 km²
| ||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||
Kvanto de loĝantoj:
|
2 488 122 1939
| ||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||
| |||||||||||||
Orienta Prusio aŭ Orienta Prusujo (germane Ostpreußen [OSTprojs.n], pole Prusy Wschodnie [prusi fsĥodnje]) estis parto de Reĝlando Prusio, kaj poste de unuigita en la 19-a jarcento Germanio (ĝis 1945). La provinco Orienta Prusio ekestis en 1772 el parto de la pola teritorio (Varmio) kaj Duklando Prusio (kun ekskludo de Marienwerder, kiu nun nomiĝas Kwidzyn). Ĉefurbo de la provinco estis Kenigsbergo. En majo 1939 la provinco ampleksis surfacon de 36 991,71 km² kaj nombris 2 488 122 loĝantojn. Post la germana invado de Pollando ĝis la 15-a de novembro 1940 germanoj deportis al Ĝenerala Gubernio 294 336 polojn Nun ties teritorio apartenas al Rusio kaj Pollando.