Orientafrikaj marbordaj arbaroj | |
---|---|
Vikimedia Komunejo: Coastal forests of eastern Africa [+] | |
La orientafrikaj marbordaj arbaroj estas regiono de tropikaj humidaj arbaroj laŭlonge de la orienta marbordo de Afriko. La organizaĵo Naturprotekto Internacie (angle : Conservation International) indikis la regionon kiel biodiverseco-riĉaĵejon. Siavice Monda Natur-Fonduso (WWF) konsideras tiujn arbarojn kiel tutmondaj 200-regionon.
La arbaroj etendiĝas en formo de mallarĝa zono laŭlonge de la marbordo de Hinda Oceano, ekde suda Somalujo en la nordo, tra marborda Kenjo kaj Tanzanio al elfluejo de la Limpopo en suda Mozambiko.
La Monda Natur-Fonduso subdividas la orientafrikajn marbordajn arbarojn en du singularajn ekoregionojn : la marbordarbaran mozaikon de norda Zanzibaro kaj Inhambane, kiu etendiĝas ekde suda Somalujo tra marborda Kenjo ĝis suda Tanzanio, kaj inkluzivas la insulojn de Zanzibaro kaj Pembo, kaj la marbordarbaran mozaikon de suda Zanzibaro kaj Inhambano, kiu etendiĝas ekde suda Tanzanio laŭlonge de la mozambika marbordo ĝis la elfluejo de Limpopo.