Pyrénées-Orientales | |
---|---|
departemento de Francio | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Okcitanio |
Numero | 66 |
Prefektejo | Perpinjano |
Subprefektejoj | Céret Prades |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Hermeline Malherbe-Laurent |
Prefekto | Josiane Chevalier |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 492 964 (2022) |
Areo | 4 116 km² |
Loĝdenso | 120 /km² |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 3 |
Kantonoj | 17 |
Komunumaroj | 13 |
Komunumoj | 226 |
Pyrénées-Orientales [piʁene oʁjɑ̃tal] aŭ Orientaj Pireneoj (katalune Pirineus Orientals, okcitane Pirenèus Orientals) estas unu el la departementoj de la franca regiono Okcitanio. Ĝi plejparte sekvas la malnovajn limojn de la provinco Rusiljono kaj estas la sola departemento de tiu regiono, kie oni parolas la katalunan lingvon en aparta dialekto: la nord-kataluna (ca) (katalune català septentrional aŭ rossellonès), kune kun la franca kaj (norde, en Fenolleda) la okcitana. Rusiljono estas la norda parto de Katalunio (Nord-Katalunio).
Ĝi etendiĝas sur 4 116 km2 kaj havas 462 705 loĝantojn[1]. La ĉefurbo estas Perpinjano. La departemento enhavas 226 komunumojn.