Originala video-animeo aŭ OVA (japane: オリジナル・ビデオ・アニメーション [oriĝinaru bideo animēŝon], de angla: Original video animation) estas animea produktaĵo tuj disponeblaj sub formo de videokasedo aŭ DVD sen antaŭa apero en kinejoj aŭ TV. Tiu anglalingva termino estas aparte uzata por aludi al la japanaj originalaj video-animeoj. En Usono plioftas la esprimo "Direct-to-video" [direkt tu video].
La signifo de la anlgla esprimo "Original Animation Video" (OAV) estas pli-malpli la sama, kvankam laŭvorte ĝi havas alian difinon. Nepras malgraŭ ĉio emfazi, ke tiu ĉi esprimo estas uzata nur ekster Japanio, ekzemple en Usono kaj Eŭropo. Vidu la ĉi-teman eksteran ligon malsupre.
Distinge de anime-serioj, kiuj kutime havas pli ol 12 epizodoj, OVA konsistas el 1—6 epizodoj (malofte pli da 6). Distinge de anime-filmoj, kiuj daŭras pli ol 1 horo (kutime 90—120 min.), la epizodo de OVA estas pli mallonga (kutime daŭras 25—40 min.).