Ornamripo

Ornamripoj en monaĥejo Bebenhausen

Ornamripojaĵuraĵo[1] estas en arĥitekturo la delikataj verkoj de ŝtontajlisto je la plataj formado de fenestroj, balustradoj kaj malfermitaj muroj. La ornamripoj konsistas el geometriaj strukturoj, kiuj estas formitaj kiel ŝtonprofiloj, je kio la ŝtono estas komplete trarompata (skeletigata). Se oni metas ĉi tiujn dekoraciojn sur fermita muro, oni diras blindaj ornamripoj.

La ornamripoj estas invento de la gotika arĥitekturo kaj estas unu el la plej gravaj distingiloj de alta kaj malfrua gotiko, por kiu ili estis nepraj eroj de fenestroj. La gotiko enmetis ornamripojn je multaj pluaj lokoj, ekzemple je la balustrado de la koridoroj (triforio), galerioj, ĉe turkapoj aŭ trarompitaj kaj antaŭmetitaj muroj en la fasado.

La fajnaj ornamripoj estis stabiligendaj per feroŝtopiloj, simpla fermmasonado per mortero ne sufiĉis. Por tio ĉe la puŝfacoj estis batataj maldikaj truoj, kiuj enprenis la ferajn ŝtopilojn. La resta kavaĵo estis plengisata per plumbo. La parte tre longaj bastonoj inter la lancetfenestroj krome estas interligitaj per horizontaj ferbastonoj kaj subdividas la fenestrojn en rektangulajn kampojn, kiuj enprenis la unuopajn vitraĵojn de la buntvitro-fenestroj. Je grandaj kaj grandegaj fenestroj precipe ferbastonoj stabiligis la ornamripojn, la ventegobastonoj havis la taskon sorbi la ventopremon. La ornamripoj je balustradoj foje konsistas el rektangulaj ŝtontabuloj, kiuj estis trarompataj laŭ dezirata formo. En la ekstera konstruaĵo ornamripoj kiel delikataj konstrueroj estas ege endanĝerigata pro veterdisfalo kaj estas laŭ grado de la disfalo objekto de parta aŭ kompleta anstataŭado.

  1. TAKE: Jarkolekto de TAKR 2010, Wintzenheim/Francio 210. p. 70.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne