Oskar Schindler | |
---|---|
![]() Oskar Schindler | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-a de aprilo 1908 en Svitavy, Aŭstrio-Hungario |
Morto | 9-a de oktobro 1974 en Hildesheim, Germanio |
Mortokialo | Hepata nefunkciado ![]() |
Tombo | Mount Zion (en) ![]() ![]() |
Lingvoj | germana • ĉeĥa • pola • hispana |
Loĝloko | Regensburg |
Ŝtataneco | Nazia Germanio Okcidenta Germanio ![]() |
Memorigilo ![]() | |
Familio | |
Edz(in)o | Emilie Schindler (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | germana komercisto, savinto de 1200 judoj antaŭ morto en koncentrejoj |
TTT | |
Retejo | https://www.oskarschindler.com |
Oskar SCHINDLER (1908-1974) estis kontroversa germana komercisto, kiu famiĝis per tio, ke dum la dua mondmilito li savis 1 200 judojn de morto en likvida koncentrejo.
Li naskiĝis en Svitavy en sudeta regiono de Ĉeĥoslovakio en germana familio. Li laboris en fabriko de agrikulturaj maŝinoj de sia patro. Dum la granda krizo (1929-1932), la fabriko bankrotis. Li laboris poste kiel estro en elektra entrepreno, sed ne atingis ekonomian sukceson. Kiam Hitler ekregis, li fariĝis membro de la faŝista partio NSDAP, kaj verŝajne por eviti militistan servon, li konsentis kunlabori kun la militista spion-organizaĵo Abwehr.
Tuj post la okupo de Pollando, en septembro 1939, li venis al Krakovo, ĉar tie, oni povis rapide riĉiĝi. Schindler, viro belstatura, laŭ karaktero hedonisto, ŝatis luksan vivon. Persona ĉarmo kaj kapablo agi en diversaj medioj, inter ili la plej decidpovaj naziaj instancoj, donis al li ŝancon rapide realigi siajn planojn. Komence li estris du postjudajn fabrikojn, kiel administranto de la okupaciaj instancoj. Poste li fondis fabrikon de emajlitaj ujoj en kiu li laborigis judajn laborantojn, ja preskaŭ senpagan laborforton. La ĉiam kreskanta krueleco fare kontotenisto Itzhak kaj komercisto Oskar Schindler provas savi 1300 judajn laboristojn de la nazioj kaj la alpaŝo de la nazioj edzinon protektis. En 1943, la nazioj decidis likvidi la krakovan getton kaj ĉiujn judojn sendi al la murdkoncentrejoj. Por savi de la morto siajn laborantojn, li uzis ĉiujn siajn kontaktojn ĉe tre altaj instancoj kaj aplikis grandskale koruptadon por ke oni difinu lian fabrikon kiel filion de labor-koncentrejo. Tia-maniere la laboristoj evitis fortransportadon al neniig-koncentrejojn. Kiam proksimiĝis al Pollando la sovetia armeo, Schindler sukcesis konvinki la naziajn instancojn, ke lia fabriko povas rapide transformiĝi al grava entrepreno produktanta armilojn por la armeo.
Li aĉetis fabrikhalojn en Brněnec, en Moravio, urbeto de kie li devenis, kaj tien, post neimageblaj malfacilaĵoj, li venigis 1200 judojn, homojn el la t.n. „Listo de Schindler". Tie ili travivis ĝis la liberigo fare de la soveta armeo. Schindler ne nur donis al la laboristoj ŝancon travivi, sed laŭ ĉiuj siaj eblecoj protektis ilin de kruelaĵoj de la nazioj. Helpis lin signife en tiu lasta periodo de la milito lia edzino Emilia. Schindler estis trifoje arestita de Gestapo sub akuzo de korupto kaj neobservo de rasaj leĝoj. Nur danke al siaj kontaktoj kaj al grandegaj subaĉetoj li elturniĝis. Kiel membro de nazia partio li estis en danĝera situacio en la momento de malvenko de Germanio.
Savis lin la protektitoj. Ili donacis al li ringon sur kiu estis gravurite: „Kiu savas unu vivon, tiu savas la tutan homaron", kaj leteron subskribitan de la savitoj, en kiu ili atestis ke ili dankŝuldas al li la vivon. Antaŭ la alveno de la soveta armeo, al Brunnlitz li fuĝis kune kun grupo de siaj protektitoj al usona parto de Germanio.
Sekve li elmigris al Argentino, kie li klopodis entrepreni en brutbredado, sed post fiasko li akceptis inviton al Israelo. En 1958 li revenis al Germanio, kie li denove plurfoje malsukcesis en entreprenaj aferoj. Li mortis la 9-an de oktobro 1974 en Hildesheim en la aĝo 66 jaroj.
Oskar Schindler ricevis plurajn pacpremiojn. Estis al li atribuita honora titolo "Justulo inter la nacioj".[1] En la "Aleo de la justuloj" en Jerusalemo li plantis sian arbon. Li estas entombigita en la romia-katolika tombejo en Jerusalemo.