Ostrava baseno

Ostrava baseno
germane: Ostrauer Becken, pole: Kotlina Ostrawska
baseno
En antaŭaĵo Palkovické podhůří, municipo Palkovice, dekstre akva rezervujo Olešná, en fono Ostrava baseno
Oficiala nomo: Ostravská pánev
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio, Pollando Pollando
Regiono Moraviasilezia regiono
Historiaj regionoj Silezio, Moravio
Parto de N. Eksterkarpataj malaltaĵoj
Subtutaĵoj
Akvejo Odro, Opava, Ostravice, Olše
Koordinatoj 49° 50′ 00″ N 18° 22′ 00″ O / 49.83333 °N, 18.36667 °O / 49.83333; 18.36667 (mapo)
Plej alta punkto
 - situo Kouty
 - alteco 333 m s. m.
Areo 486,00 km² (48 600 ha)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo de Kouty enkadre de Ĉeĥio
Situo de Kouty enkadre de Ĉeĥio
Situo de Kouty enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Ostravská pánev
Portalo pri Ĉeĥio

Ostrava baseno (ĉeĥe: Ostravská pánev, pole: Kotlina Ostrawska , germane: Ostrauer Becken) estas geomorfologia tutaĵo en norda Moravio kaj en Silezio en geomorfologia regiono Nordaj Eksterkarpataj malaltaĵoj. La norda parto de Ostrava baseno kreas ĉeĥa-polan ŝtatlimon en Moraviasilezia regiono.

La plej alta pinto estas Kouty kun supermara alteco 333 m s. m. Tio estas ebenaĵo preskaŭ plata montetaro, tra kiu trafluas rivero Odro kaj ties alfluantoj (Opava, Ostravice kaj Olše). Temas pri dense enloĝata kaj urbanigita regiono de (ostrava aglomeraĵo). Oni minis ĉi tie nigran karbon, aperas ĉi tie peza industrio. Ĉi tie ankaŭ troviĝas etnografia regiono Laĥio.

La plej malalta punkto de Ostrava baseno kaj samtempe ankaŭ de Moraviasilezia regiono estas kunfluejo de Odro kaj Olše 195 m s. m., kie Ostrava baseno transiras en Valkaldronon Racibórz en Pollando.

Plej gravaj urboj estas Ostrava, Karviná kaj Havířov.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne