Otello (Rossini)

Otello
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 19-a jarcento
Ĝenro opero
vdr

Otello estas opero en tri aktoj de Gioachino Rossini laŭ itallingva libreto de Francesco Maria Berio di Salsi, bazita sur la verko de Shakespeare nome Otelo.

Manuel Garcia kiel Iago

Tamen, tiu opero ege elvojiĝas el la originalo de Shakespeare, ne nur je tio ke ĝi okazas en Venecio kaj ne en Kipro, sed ankaŭ en la tuta drama konflikto kiu disvolviĝas diferencmaniere. La rolo de Iago estas iom limigita, kaj estas multe malpli diableca ol tiu de la originalo aŭ en la Otello de Verdi de 1887. Pli kontraste, la rolo de Rodrigo, de duaranga gravo ĉe Shakespeare kaj Verdi, estas tre elstara en la versio de Rossini kaj al ĝi estis atribuita iome el la plej malfacila kaj brila muziko. La roloj de Otello, Iago, kaj Rodrigo estas ĉiuj komponitaj por tenora voĉo.

La Otello de Rossini estas grava mejloŝtono en la disvolvigo de opero kiel muzika dramo. Ĝi havigis al Giuseppe Verdi per referenco por siaj propraj adaptoj de Shakespeare.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne