![]() | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Vidu tekston. | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
La otidoj estas grandaj surgrundemaj birdoj kiuj plej ofte loĝas en seka malferma kamparo -eĉ terkulturataj- kaj stepoj en la Malnova Mondo. Ili formas la familion de Otidedoj de ordo Otidoformaj. Tiu familio konsistas je 25 specioj el kiuj 21 ekzistas en Afriko, kie tutcerte naskiĝis tiu familio. Poste ili disvastiĝis al sekaj ebenaĵoj en Azio, Aŭstralazio kaj Eŭropo, sed ne al Ameriko aŭ Antarkto. Oni ne konfuziĝu kun la otidoj aŭ Kaŭkenoj de la Nova Mondo, kiuj apartenas al genro Chloephaga.