Otto Strasser | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Otto Johann Maximilian Strasser |
Naskiĝo | 14-an de septembro 1897 en Bad Windsheim, Meza Frankonio, Germana Imperiestra Regno |
Morto | 27-an de aŭgusto 1974 (76-jaraĝa) en Munkeno, Supra Bavario, Okcidenta Germanio |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Munkena universitato |
Familio | |
Frat(in)o | Gregor Strasser |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto politikisto verkisto |
Otto Johann Maximilian STRASSER (naskiĝinta la 10-an de septembro 1897 en Bad Windsheim, mortinta la 27-an de aŭgusto 1974 en Munkeno) estis germana politikisto. Li pseŭdonime aperis kiel Otto Bostrum, Ulrich von Hutten, Michael Geismaier kaj sub la mallongigoj D. G. kaj G. D. Post mallonga partianeco ĉe SPD li estis ano de NSDAP inter 1925 kaj 1930 kaj de la dekstra etpartio Deutsch-Soziale Union inter 1956 kaj 1962. Inter 1931 kaj 1938 li gvidis la politikan batalgrupon "Schwarze Front". De tri edzinoj li havis du filojn. Gregor Strasser (politikisto) kaj Paul Strasser (monaĥo) estis fratoj liaj.