Ozontavola detruo konsistas el du rilataj aferoj observataj ekde la fino de la 1970-aj jaroj: konstanta malaltigo de ĉirkaŭ kvar procento en la totala kvanto de ozono en la atmosfero de la Tero (nome ozona tavolo), kaj multe pli granda pliiĝanta malpliigo de la stratosfera ozono ĉirkaŭ la polusaj regionoj de la Tero.[1] Tiu lasta fenomeno estas referencata kiel ozona truo aŭ ozontavola truo. Estas ankaŭ pliiĝantaj polustroposferaj ozondetruaj okazaĵoj aldone al tiuj stratosferaj okazaĵoj.
En 2019, NASA anoncis, ke la "ozontruo" super Antarkto estis la plej malgranda iam registrita ekde kiam ĝi estis por la unua fojo malkovrita en 1982.[2][3]
La ĉefa kaŭzo de ozondetruo kaj de la ozontruo estas la fabrikitaj kemiaĵoj, speciale fabrikitaj halokarbonaj malvarmigiloj, solvantoj, pelantoj kaj saŭm-blovantaj agentoj (kloro-fluoro-karbonoj (CFC-oj), HCFC-oj, halonoj), referencataj kiel ozon-detruaj substancoj (ODS). Tiuj komponaĵoj estas transportataj en la stratosferon fare de turbulentoj post esti elsendita el la surfaco, mikse multe pli rapide ol la molekuloj povas elteni.[4]