PC Magazine | ||
revuo | ||
---|---|---|
| ||
Lando | ![]() | |
Urbo | Novjorko | |
Establodato | Februaro 1982 | |
Posedata de | Ziff Davis vd | |
Ĉesigita publikado | Januaro 2009 (papera) | |
ISSN | 0888-8507 | |
| ||
Retejo | https://www.pcmag.com/ | |
PC Magazine (mallongigita kiel PCMag) estas usona komputila magazino eldonita de Ziff Davis. Presita eldono estis publikigita de 1982 ĝis januaro 2009. Publikigo de retaj eldonoj komenciĝis malfrue en 1994 kaj daŭras ĝis nun.
PC Magazine provizas recenzojn kaj antaŭrigardojn pri la plej novaj aparataro kaj programaro por profesiuloj en informteknologio. Aliaj regulaj sekcioj inkluzivas kolonojn de la longtempa ĉefredaktoro Michael J. Miller ("Forward Thinking"), Bill Machrone, kaj Jim Louderback, sed ankaŭ :
Dum pluraj jaroj en la 1980-aj jaroj, PC Magazine dediĉis gravan atenton al programado por IBM PC kaj ties kongruaj maŝinoj en programlingvoj kiel Turbo Pascal, BASIC, asembla lingvo kaj C. Charles Petzold estis unu el la rimarkindaj verkistoj pri programado-temoj.
Redaktoro Bill Machrone skribis en 1985, ke se artikolo ne taksas produktojn aŭ plibonigas produktivecon, "ŝajne ĝi ne apartenas al PC Magazine".[1]